Renesanca Humanismo

La desegno de Leonardo da Vinci nome Vitruvia homo (ĉirkaŭ 1490) montras la rilatojn de idealaj proporcioj de la homa korpo kun geometrio priskribitajn de la antikva romia arkitekto Vitruvio en sia verko De architectura. Vitruvio priskribis la homan figuron kiel la ĉefa fonto de proporcio inter la Klasikaj ordoj de arkitekturo.

Renesanca Humanismo estis revivigo en la studo de klasika antikveco, dekomence en Italio kaj poste etende tra tuta Okcidenta Eŭropo en la 14a, 15a kaj 16a jarcentoj. Dum tiu periodo, la termino humanisto (itale umanista) referencis al instruistoj kaj studentoj de studia humanitatis — en la senco de homaj sciencoj kiel gramatiko, retoriko, historio, poezio, kaj morala filozofio. Nur en la 19a jarcento tio eknomiĝis humanismo anstataŭ la origina humanistiko, kaj poste per la retronimo Renesanca humanismo por distingi ĝin el postaj humanismaj disvolvigoj.[1] Dum la periodo de la Renesanco plej humanistoj estis vole nevole religiaj, kaj tiel ilia sinteno estis "purigo kaj renovigi kristanismon". Ilia vidpunkto estis reveni ad fontes ("al la fontoj") nome al la simpleco de la Nova Testamento, preterirante la kompleksecojn de la mezepoka teologio. Nuntempe, kontraste, la termino humanism evoluis por signifi "mondorigardon kiu malakceptas la ekziston aŭ la elstarecon de Dio, aŭ kiu engaĝiĝas al pure nereligia vidpunkto."[2]

Renesanca Humanismo estis reasgo al tio kiu estis priskribita de postaj progreskonstatantaj historiistoj kiel la "mallarĝa pedanteco" asocia kun la mezepoka skolastikismo.[3] Humanistoj klopodis krei civitanecon kapabla paroli kaj verki elokvence kaj klare kaj tiel kapabla engaĝiĝi en civitana vivo de siaj komunumoj kaj konvinki aliulojn al virtaj kaj prudentaj agoj.

Humanismo, kvankam kreita de malgranda elito kiu havis aliron al libroj kaj edukado, estis intencita keil kultura modo por influi la tutan socion. Ĝi estis programo revivigi la kulturan kaj literaturan heredojn, kaj la moralan filozofion de la klasika antikveco. Estis gravaj centroj de humanismo en Florenco, Napolo, Romo, Venecio, Ĝenovo, Mantovo, Ferrara, kaj Urbino.

  1. La termino la rinascita (renasko) unuafoje aperis, tamen, en sia larĝa senco en la verko de Giorgio Vasari Vite de' più eccellenti architetti, pittori, et scultori Italiani (La vivoj de artistoj, 1550, reviziita 1568) Panofsky, Erwin. Renaissance and Renascences in Western Art, New York: Harper and Row, 1960. "The term umanista was used in fifteenth-century Italian academic slang to describe a teacher or student of classical literature and the arts associated with it, including that of rhetoric. The English equivalent 'humanist' makes its appearance in the late sixteenth century with a similar meaning. Only in the nineteenth century, however, and probably for the first time in Germany in 1809, is the attribute transformed into a substantive: humanism, standing for devotion to the literature of ancient Greece and Rome, and the humane values that may be derived from them" Nicholas Mann "The Origins of Humanism", Cambridge Companion to Humanism, Jill Kraye, editor [Cambridge University Press, 1996], p. 1–2). La termino "Mezepoko" por la antaŭa periodo separanta la klasikan antikvecon el ties "renasko" unuafoje aperis en Latino en 1469 kiel media tempestas. Pri humanistiko kiel origina termino por la Renesanca humanismo, vidu James Fieser, Samuel Enoch Stumpf "Philosophy during the Renaissance", Philosophy: A Historical Survey with Essential Readings (9a eld.) [McGraw-Hill Education, 2014]
  2. McGrath 2011, p. 30.
  3. Craig W. Kallendorf, enkonduko al Humanist Educational Treatises, eldonita kaj tradukita de Craig W. Kallendorf (Cambridge, Massachusetts and London England: The I Tatti Renaissance Library, 2002) p. vii.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search